Exit Statement

Eliros el Do...Loop, For...Next, funkcio, aŭ subproceduro.

Sintakso:


vidu je Parametroj

Parametroj:

Exit Do

Validas nur ene de ordono Do...Loop por eliri el la iteracio. Programa rulado daŭras ĉe la ordono kiu sekvas la ordonon Loop. Se ordonoj Do...Loop estas ingitaj, la regado transiĝas al la iteracio (Loop) en la sekva plialta nivelo.

Exit For

Validas nur ene de iteracio For...Next por eliri el la iteracio. Programa rulado daŭras ĉe la unua ordono post la ordono Next. En ingitaj ordonoj, la regado transiĝas al la iteracio (Loop) en la sekva plialta nivelo..

Exit Function

Tuj eliras el la proceduro Function. Programa rulado daŭras ĉe la ordono post la voko al la Function.

Exit Sub

Tuj eliras el la subproceduro. Programa rulado daŭras ĉe la ordono post la voko al la Sub.

Nota bildsimbolo

La ordono Exit ne difinas la finon de strukturo. Ne konfuzu ĝin kun la ordono End.


Ekzemplo:


Sub ExampleExit
Dim sReturn As String
Dim sListArray(10) As String
Dim siStep As Single
    For siStep = 0 to 10 REM Plenigu tabelon per testaj datumoj
        sListArray(siStep) = chr(siStep + 65)
        MsgBox sListArray(siStep)
    Next siStep
    sReturn = LinSearch(sListArray(), "B")
    Print sReturn
End Sub
 
Function LinSearch( sList(), sItem As String ) As Integer
Dim iCount As Integer
REM Linsearch serĉos en TextArray:sList() por iu TextEntry:
REM Liveros la indicon de la elemento aŭ 0 (Null).
    For iCount=1 To Ubound( sList() )
        If sList( iCount ) = sItem Then
            Exit for REM sItem trovita
        End If
    Next iCount
    If iCount = Ubound( sList() ) Then iCount = 0
    LinSearch = iCount
End Function