Paĝokapo/Paĝopiedo
Difinas aŭ formatas paĝokapon aŭ paĝopiedon por Paĝa Stilo.
Maldekstra areo
Enigu la tekston vidigotan ĉe la maldekstra flanko de la paĝokapo aŭ paĝopiedo.
Centrigi Areon
Enigu la tekston vidigotan ĉe la centro de la paĝokapo aŭ paĝopiedo
Dekstra Areo
Enigu la tekston vidigotan ĉe la dekstra flanko de la paĝokapo aŭ paĝopiedo.
Paĝokapo/Paĝopiedo
Elektu antaŭe difinitan paĝokapon aŭ paĝopiedon el la listo.
Tekstaj atributoj
Malfermas dialogon por agordi formatojn al nova aŭ elektita teksto. La dialogo Tekstaj atributoj enhavas la lagetojn Tiparo, Tiparaj efektoj kaj Tipara pozicio.
Tekstaj atributoj
Dosiernomo
Enmetas dosiernomon en la elektitan zonon. Alklaku por enmeti la titolon. Longe alklaku por elekti aŭ titolon, dosiernomon aŭ vojprefikso/dosiernomon el la submenuo. Se titolo ne estas agordita (vidu je Dosiero - Atributoj), la dosiernomo enmetiĝos anstataŭe.
Dosiernomo
Folia nomo
Enmetas lokokupilon en la elektitan paĝokapan/piedan zonon, kiun anstataŭos la folia nomo en la paĝokapo/piedo de la aktuala dokumento.
Folia nomo
Paĝo
Enmetas lokokupilon en la elektitan paĝokapan/piedan zonon, kiun anstataŭos la paĝa numerado. Tio ebligas kontinuan numeradon en dokumento.
Paĝo
Paĝoj
Enmetas lokokupilon en la elektitan paĝokapan/piedan zonon, kiun anstataŭos la totala nombro da paĝoj en la dokumento.
Paĝoj
Dato
Enmetas lokokupilon en la elektitan paĝokapan/piedan zonon, kiun anstataŭos la aktuala dato, kiu ripetiĝos en la paĝokapo/piedo de ĉiu paĝo en la dokumento.
Dato
Horo
Enmetas lokokupilon en la elektitan paĝokapan/piedan zonon, kiun anstataŭos la aktuala horo en la paĝokapo/piedo de ĉiu paĝo en la dokumento.
Horo